PIV · 5172
★gest/o
★gest/o. Ĉiu montra, esprima movo de la korpo, precipe de la kapo, brako aŭ mano: fari, faradi gestojn Z; faru geston k ĝi venas Z; plenumado de plej diversaj gestoj per plej diversaj movoj de la manoj, brovoj, eĉ de la brusto, de la buŝo, de la haroj Z; fari geston de surprizo, de kolero. ☞ mieno, mimiko.
gesta. Rilata al gesto(j): la gesta lingvo.
geste. Per gesto(j): geste komprenigi ion al iu.
gestadi. Fari multajn atentovekajn gestojn.
gestema. Inklina gestadi, parolante.