PIV 2026 · Artikolo 5171
gesnerio
gesnerio BOTA tufarbusto aŭ plurjara herbo el tropika Ameriko, kun tubera rizomo kaj fibraj radikoj; kun neregulaj, tubformaj floroj ofte ruĝaj; pluraj specioj estas orname kultivataj. genro Gesneria
gesneriaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas gesnerio. membro de la familio Gesneriaceae (gesneriacoj)