← Reen al S

PIV 2020 · 14700

stadi¹o

stadi1o
Ĉe la helenoj, mezurunuo por distancoj, egalanta proks. 180 m: Betania estis proksime de Jerusalem, en la distanco de ĉirkaŭ 15 stadioj N.
Klare distingebla tempoparto, prezentanta difinitan gradon en ia evoluo: kataro akra, kiu transiris en la stadion kronikan Z; la luno estas nun en la stadio de malkreskado Z; tiu ideo disvolviĝadis, trairadis diversajn stadiojn […] ĝis la plej perfekta tipo Z; ili apenaŭ transpasis la komencan stadion en la vojo al civilizo; la demokratio ŝajne atingas sian lastan stadion. etapo, fazo, periodo.  stadiformo.
= stadiono.
fruastadia Okazanta en la komenco de la evoluo de malsano.