PIV 2026 · Artikolo 4127

etapo

Litero E

etapo
1 haltloko de marŝanta trupo, de konkurantaj biciklistoj k.s., kie oni antaŭaranĝis ripozejon, ordinare por la nokto: (figurasence) tio estis nova etapo en lia kariero
2 distanco inter du etapoj: vojaĝi per facilaj etapoj vojaĝi per longegaj etapoj venki en la dua etapo de la rondveturo ĉiu etapo estas tiel konceptita, ke ekbiciklinte laŭ ĝi, fine oni revenas al la starto komenco mem EGv (figurasence) unua etapo de pli vasta strukturreforma procezo Ko
3 ARME zono malantaŭ la fronto:komandanto de etapo ➞ stadio.