PIV 2020 · 2516
cikl²o
cikl2o
1 Sinsekvo de okazoj, kiuj regule ripetiĝas laŭ sama vicordo: la festoj faru sian ciklon Z; ⚥ kora ciklo (regula sinsekvo de la atriaj k ventriklaj sistoloj k de la kora diastolo); menstrua, oestra ciklo; ⚥ kromosoma ciklo (☞ mitozo, mejozo, ĉelciklo, vivociklo).
3 Ⓣ La distanco, kiun trapasas piŝto de vapormaŝino dum unu iro k unu reiro.
4 ♧ Aro da poemoj rilataj al unu sama temo: la ciklo de Karolo la Granda, de la Ronda Tablo.
5 🚐 Terveturilo, movata per pedaloj: durada ciklo (Sin. duciklo), trirada ciklo (Sin. triciklo).
6 ☼ La tuta serio de statoj, kiujn trapasas kemia elemento (karbona, nitrogena ciklo) aŭ kombinaĵo (akva ciklo) tra diversaj partoj de la biosfero.
7 Ⓚ Ferma ĉeno el atomoj, ofta ĉe la karbonderivaĵoj. Sin. ringo. Rim. En kunmetaĵoj cikl(o) estas pref-e uzata por nomi ciklajn nearomatajn substancojn: ciklalkano, cikloheksano.
8 ∆ (en la algebra topologio) Ĉeno, kies rando estas nul.
cikla
1 Karakterizebla per ciklo: ∆ cikla interŝanĝado de koordinatoj; cikla permutaĵo.
2 Prezentanta ciklon: Ⓚ ciklaj hidrokarbonoj.
karbona ciklo
1 ☼ Vd ciklo 6.
2 🔭 Sinsekvo de nukleaj reakcioj en la centro de stelo, en kiu karbono katalizas la fuzion de hidrogeno al heliumo.
oestra ciklo Vd oestro.
Suna ciklo Vd Suna.
cikligi Ⓚ Fari substancon cikla 7: cikliga reakcio.
cikliĝi. Iĝi cikla.
cikloido ∆ Kurbo trairita de punkto sur cirklo, kiu ruliĝas sur fiksa rekto.
ciklorako. Speco de rako, en kiu oni povas starigi biciklon, dum oni butikumas ks.
heterocikla Ⓚ (pp cikla molekulo) Havanta plurspecajn atomojn, ne nur karbonatomojn en la ciklo: heterociklaj kombinaĵoj.
kilociklo ☐ (ark.) Kiloherco.
recikligi ☼ Ekstrakti substancojn el forĵetitaj produktoj aŭ elpreni partojn el tiuj ĉi, por reutiligo en produktoprocezoj: recikligita papero. ☞ reuzi.
plurcikla Ⓚ (pp kombinaĵoj) Konsistanta el pluraj karbocikloj.
triciklo. Trirada ciklo 5.
ĉelciklo ⚥ Sinsekvo de mitozo k intermitozo.
karbocikla, karboncikla Ⓚ (pp cikla molekulo) Havanta nur karbonatomojn en la ciklo.
motorciklo. Speco de duciklo, movata de motoro: dutakta motorciklo kun postseĝo, kun kromĉaro; motorciklo kun cilindra kapacito de 80 cm3. ☞ mopedo, skotero.
programciklo 💻 Sinsekvo de instrukcioj plurfoje trairata sinsekve dum la plenumado de komputila programo. ☞ iteracio.
vivociklo ⚥ 🍁 Sinsekvo de la fazoj (☞ unuploida, duploida) k de la generacioj (☞ gametofito, sporofito) de planto k pli ĝenerale de sekse reproduktiĝanta vivulo.