PIV 2026 · Artikolo 17261
gametofito
gametofito BOTA ĉe plantoj havantaj alternadon de generacioj unuploida generacio de planto, kiu naskas la sekse reproduktiĝajn ĉelojn: la malsuperaj fungoj konsistas nur aŭ preskaŭ nur el gametofito ĉe multaj kriptogamoj (ekz. ulvo, filikoj) la gametofito konsistigas individuon diferencan de la sporofito; ĉe la muskoj la gametofito portas la sporofiton, kiu parazitas ĝin male, ĉe la semplantoj la tre malgranda gametofito parazitas la sporofiton ➞ gameto.