PIV 2020 · 12408
ploid/o
ploid/o ⚥ Nombro de homologaj serioj de la n kromosomspecoj de unu nukleo.
duploida
1 (pp nukleo) Kun 2n kromosomoj, t.e. la nombro de kromosomoj de la zigoto k de la somataj ĉeloj.
2 (pp ĉelo, ĉelaro aŭ individuo) Karakterizata de duploidaj nukleoj: duploida fazo (parto de la vivociklo, dum kiu specio estas sub duploida formo).
duploideco. Stato duploida de nukleo, ĉelo, ĉelaro aŭ individuo.
duploidulo. duploida individuo.
plurploida (pp nukleo) Kun plur-n kromosomoj, ktp (Vd duploida).
triploida (pp nukleo) Kun 3-n kromosomoj, ktp (Vd duploida).