← Reen al C

PIV 2020 · 2515

★cikatr/o

cikatr/o. Postsigno, restanta de resaniĝinta vundo, sur la haŭto de homo aŭ besto aŭ sur la ŝelo de planto.
cikatrigi. Estigi cikatron sur vunda loko: la tempo cikatrigos almenaŭ la vundon, kiun sanigi ĝi ne povas Z; cikatriga rimedo.
cikatriĝi. Fermiĝi, postlasante cikatron: (f) ŝia malnova doloro ankoraŭ ne cikatriĝis.
cikatriĝo. Resaniĝo de vundo: senpera cikatriĝo (rapida, seninfekta); pera cikatriĝo (kun infekto k kun nova histo).