PIV 2026 · Artikolo 2514
cikaso
cikaso BOTA dioika arbo, kun cilindra trunko (ĝenerale senbranĉa) kaj kun ledecaj folioj (plume dividaj), kiuj similas al palmofolioj; hejmaj de orienta Afriko ĝis sudorienta Azio kaj Aŭstralio. genro Cycas ➞ cikasaco, gimnospermo, sagupalmo.
cikasaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas cikaso. membro de la familio Cycadaceae (cikasacoj)
reĝina cikaso cikaso kun mallonga senbranĉa malhele bruna trunko kovrita de gracilaj arkaj verdaj plumecaj folioj, ĝis 2 metrojn longaj; ofte kultivata orname; indiĝena en suda Barato kaj Srilanko. specio Cycas circinalis