PIV · 2482
Cezar/o
Cezar/o
1 Vira nomo, i.a. de la Roma regnestro k generalo Julio Cezaro.
2 Imperiestra titolo: redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro k al Dio la propraĵon de Dio N. ☞ caro.
cezara. Rilata al Cezaro: cezara operacio (⚕ eltiro de la vivanta feto per incizo de la ventro k utero).
cezari (ntr) Regi kiel Cezaro: ĉu la granda urb’ ankoraŭ staras, dum en ĝi neniu nun cezaras? Z.
cezarismo. Politika sistemo de diktatoreco, apogita sur la armeo.