PIV 2026 · Artikolo 2481

cezalpinio

Litero C

cezalpinio BOTA arbo aŭ trunkarbusto, kun plej ofte dornaj branĉoj, kun duoble plume kunmetaj folioj kaj kun ruĝaj aŭ oranĝkoloraj floroj en okulfrapaj grapoloj aŭ panikloj; el la varmaj regionoj, pluraj kultivataj por ornamo, tanino, ligno, medicino. genro Caesalpinia ➞ fabaco.