← Reen al P

PIV · 12725

★preter

preter.
I - Prep., montranta objekton aŭ lokon, en kies proksimeco iu aŭ io pasas, irante plue: li pasis preter mi sen saluto Z; vi pasis preter via sklavo X; ŝia vojo kondukis preter la vojo de la taglaboristo Z; la enirejo troviĝas preter tiuj fenestroj; traflugis anĝelo preter orelo Z (pp subita eksilento en konversacio); venante preter la imperiestro, la veturigisto haltigas la ĉevalojn Z. Rim. Por precizigi la fakton, ke la movo havas kiel celon lokon, atingotan post la koncerna movo, oni povas uzi akuz-on: ĝi iris al li preter la buŝon Z (ne profitis al li); vi sidos apud la ŝtono Ezel k mi pafos preter ĝin tri sagojn X; mia sinjoro! se mi trovis plaĉon en viaj okuloj, ne pasu preter vian sklavon! X.
II - Samsignifa memstare uzata morfemo:
pretere. Preter iu, io: kiam la reĝo iris pretere, (la profeto) ekkriis; estis plej bela parko, k pretere oni vidis grandajn kastelojn Z.
III - Pref., signifanta:
ke oni lasas flanke objekton aŭ lokon, irante plue: preteriri, preterkuri, preterpasi, preterŝoviĝi;
ke oni lasas flanke iun aferon, pro malatento aŭ malŝato: preteratenti, preterlasi, pretervidi, pretervole.