PIV · 6755
★-it/
① ★-it/ Suf., esprimanta pasivon k ĝisfinan plenumon de la procezo (t.n. «de pasiva preterita participo»): mono havata estas pli grava ol havita Z; pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota Z; venu, benita de la Eternulo! X; la unua trovita Z; kio estas lernita, ne estas perdita Z; G. Vaŝington estis naskita la 22an de Februaro Z; ĉu la kandelo estis estingita aŭ ĝi estingiĝis mem? Z. ☞ perfekto.
-ite. Responda adv., kiam la suferanto de la procezo estas esprimata per la subjekto de la prop.: li venis al mi tute ne atendite Z.
-ito. Persono aŭ objekto, kiun oni submetis al iu procezo: kaptito (homo, kiun oni kaptis); la soldatoj kondukis la arestitojn tra la strato.
-itaĵo. Io konkreta, kiun oni ĝisrezulte −is: la laboritaĵo de viaj manoj X; konsekritaĵoj Z.
-iteco. Stato aŭ kvalito de io -ita: kaptiteco; mi parolos en la premiteco de mia spirito Z.