← Reen al A

PIV · 1312

★-at/

-at/. Suf. esprimanta pasivon dum plenumiĝo (t.e. daŭro aŭ ripetiĝo) de la procezo (t.n. «de pasiva prezenca participo»): punata antaŭ la rompita poto, la kato eble komprenos Z; la iom post iom akirata alkutimiĝo al senĉese suferataj humiliĝoj Z; ho vi, paradiza birdo, ĉiucentjare renovigata, en flamoj naskata k en flamoj mortanta! Z; la urbo ne estu rekonstruata, ĝis estos donita ordono de mi X. imperfekto.
-ate. Responda adv., kiam la suferanto de la procezo estas esprimata per la subjekto de la prop.: kirlate, ovblanko ekŝaŭmas; oni ne postulis kalkulan raporton […], sed ili laboris konfidate X. ant, Rim.
-ato. Persono aŭ objekto, kiun oni submetas al iu procezo: batato (homo, kiun oni batas); nekonato (homo, aŭ kvanto, kiun oni ne konas). ant. Rim.
-ataĵo. Io, kion oni ‑atas: se iu donos monon aŭ uzataĵojn por konservi […] X; mi fariĝis mokataĵo por mia amiko X.
-ateco. Stato aŭ eco de iu, io ‑ata: vi scias mian mokatecon X; jen la ofero, kiun ili alportos en la tago de sia sanktoleateco X.