PIV · 1313
-at/
② -at/ Ⓚ Suf., uzata por formi la nomon de:
1 neorganikaj acidoj oksigenhavaj (aŭ havantaj centran atomon kun alta grado de oksidiĝo) aŭ de organikaj karboksilaj acidoj k de iliaj saloj k esteroj: sulfata acido (H2SO4), fluorborata acido (HBF4), kalcia karbonato (CaCO3), acetata acido (CH3COOH), metila benzoato (C6H5-COO-CH3); glicerofosfato. ☞ -it/, per/. Rim. -at estas eventuale ellasebla en tradiciaj nomoj de acidoj, se tio ne estigas konfuzojn: aceta (acetata), steara (stearata) acido ktp; tiu ellaso iĝis tradicia en grasa acido (aŭ grasacido) k nuklea acido, pli biologiaj ol kemiaj terminoj;
2 salsimila kombinaĵo de metala katjono k anjono derivata de alkoholo aŭ fenolo per perdo de protono: natria metanolato (CH3O− Na+).