PIV 2026 · Artikolo 6448

imperfekto

Litero I

imperfekto LING tenso ekzistanta en diversaj lingvoj kaj uzata por esprimi daŭrantan aŭ kutiman procezon en la pasinteco: la imperfekto, kies finiĝo estis «-es», restis en la lingvo ankoraŭ eĉ en la komenco de 1887 Z ➞ aoristo, preterito, perfekto.