← Reen al I

PIV 2020 · 6449

imperfektiv/o

imperfektiv/o Λ Verba aspekto, per kiu la procezo estas prezentata kiel senlima (pro daŭro aŭ ripeto); en E. ĝi estas esprimata i.a. per la morfemoj ant, at, ad k povas esti uzata kun infinitivo: esti amata k flatata estas dolĉa kutimo (daŭro); tiuj tagoj devas esti festataj en ĉiuj generacioj X (ripeto); kun prezenco: atendu momenton, li estas telefonanta; de tiu tempo ĝis nun ĝi estas konstruata k ĝi ankoraŭ ne estas finita X (daŭro); tiaj oficoj estas tre bone pagataj Z (ripeto); kun futuro: kiam li estos mortanta, vi trinkigos al li du-tri gutojn el tiu ĉi boteleto; sed Judujo estos loĝata X (daŭro); la kreo de Centra komitato, kiu estos elektita k periode reelektata de la tuta mondo E-ista Z; de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi Z (ripeto); kun preterito: dum via servanto estis faranta tion k alion, tiu malaperis X; ŝi amis k estis amata Z; neniam ŝuldo estis tiel noble plenumata Z; kiam mi venis al li, li finadis sian laboron Z (daŭro); en festoj katolikaj la pordegoj estis ŝlosataj de ekstere Z; ribeloj estis farataj en ĝi de la plej malproksimaj tempoj X; Karolino ĉiam obeadis la ordonojn de sia patrino, sed hodiaŭ ŝi ne obeis Z (ripeto); kun volitivo: la urbo ne estu rekonstruata, ĝis estos donita ordono de mi X (daŭro); en la aĝo de ok tagoj ĉiu virseksulo estu cirkumcidata X (ĉiam valida regulo); kun fiktivo: mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi Z. perfektivo.