← Reen al T

PIV 2020 · 15930

★tre

tre. Partikulo, signifanta «en alta grado» k uzata:
antaŭ adj.adv., por esprimi absolutan superlativon: tiaj artifikoj tamen tre ofte estas tre embarasaj Z; ni devas esti tre singardaj en tiaj okazoj Z; estas al mi tre dolore disiĝi de vi Z; tre k tre malgranda […] estas la nombro […] Z; tre k tre malproksime Z;
antaŭ verbo, por esprimi intensecon de la ago: mia patrino ordonis al mi tre peti pardonon de vi Z; lia heroeco tre plaĉis al mi Z; k tamen mi tre volis alveni sufiĉe frue Z; vi devas rakontadi al mi historiojn, ĉar mi tion tre amas Z; mi tre dankas; tre povas esti, ke la tuta projekto montriĝos neakceptinda Z. absolute, forte, multe, terure, tute, eksterordinare. Rim. Atentu pri la distingo inter ne tre (parta neado) k tre ne (tuta neado): mi alportas al vi sciigojn verŝajne ne tre agrablajn Z; sed la sesa filino tre ne deziris aperi Z.
trea. Ekstrema.
treo. Alta grado, intenso.  apogeo, paroksismo, kulmino.
treege. En eksterordinare alta grado: tiujn celojn reciproke interkonsentigi estas ofte treege malfacile Z.