← Reen al S

PIV · 13943

★se

se.
I - Subjunkcio, signifanta «en la okazo, kiam», «kun la supozo, ke», «sub la kondiĉo, ke» k montranta:
Rilaton inter fakte okazinta aŭ okazanta ago k ĝia sekvo: se E. tamen vivis k kreskis regule, ni povas pri tio sincere nin gratuli Z; eble ankoraŭ atendas min ia ĝojo, se mi tiel mirakle konserviĝis Z; se ni vin ne komprenas, kiu do povus vin kompreni? Z; se mi povas lin kisi, vi ankaŭ tion povas Z. ĉar, dum. Rim. 1 Al tiu senco proksimiĝas la uzo de se kun inf., por esprimi manieron de rigardado, vidpunkton: se lin kompari kun la nuna reĝo, li estis Apolono ĉe Satiro Z; se ne paroli pri […]; se tiel diri.
Rilaton inter du agoj, kiun oni prezentas kiel validan por ĉiu tempo: se figuro havas tri laterojn, ĝi estas triangulo; se oni amas la gaston, oni zorgas la paston Z; la tuta urbo parolis nur pri la mirinda birdo, k se du personoj sin renkontis, ili faris ekstazajn mienojn Z; se foriras la katoj, festenas la ratoj Z; se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos Z. ĉiufoje, kiam.
Rilaton inter ebla ago k ĝia eventuala sekvo: la amo pasas, se la amatino dum kvin jaroj kuŝis en tegmenta defluilo Z; se li jam venis, petu lin al mi Z; se via frato pekis kontraŭ vi k li pentas, pardonu al li Z; se vi havos okazon, ne forgesu al mi skribi Z; mi povus sveni, se mi restos sola Z; ne plaĉus al mi, se oni min rifuzos.
Rilaton inter neebla aŭ nefakta ago k ĝia ne okazonta sekvo: se mi estus sana, mi estus feliĉa Z; mi ne povus tion kredi, se mi ne vidus ĝin per miaj propraj okuloj Z; pli bone estus al li, se li neniam estus naskita Z; se ni ne prokrastus, ni jam du fojojn estus revenintaj Z. Rim. 2 Oni uzas la us-formon nur, se la ago estas kontraŭa al la realeco.
se, se. «se, malgraŭ verŝajno», «se, malgraŭ ĉia atendo»: se mi volus halti, mi ne povus Z; se ili suprenirus en la ĉielon, Mi de tie depuŝos ilin X; mi trovos la kernon de la vero, se ĝi sidus eĉ en la plej profunda kaŝiteco Z; ĝi iru en la akvon, eĉ se mi mem devus ĝin tien enpuŝi! Z; se eĉ malmulte ni puŝos, la muro tuj falos. kvankam.
se … nur … sub tiu sola kondiĉo, ke: ne estas grave, ke oni naskiĝis en anasejo, se oni nur kuŝis en ovo de cigno Z; ĝi estus jam ĝoja, se nur la anasoj volus ĝin toleri inter si Z; nun mi povas ricevadi de tiu besto anasajn ovojn – se ĝi nur ne estas anaso virseksa.
se ne. Se ne estas tiel, sen tiu kondiĉo: ĉeestu du atestantoj: se ne, mi ne subskribos la kontrakton.
II - Konj., esprimanta neefektivigitan deziron: ho, se mi havus rifuĝejon! Z; ho, se la kato volus vin kapti, vi malbela estaĵo! Z.
III - La sama, uzata kiel citaĵo: ĉio havas sian «sed» k «se» Z; ĉio dependas de «se» k «kiam» Z; se ne estus «se» k «tamen», mi al ĉio dirus amen! Z.