PIV · 2665
★ĉar
★ĉar.
I - Konj., indikanta, ke la sekvanta prop. estas klarigo de la antaŭa: li estas mia onklo, ĉar mia patro estas lia frato Z; ili prenis Loton k lian havon, ĉar li loĝis en Sodom X; k Ruben diris al ili: Ne verŝu sangon […], manon ne metu sur lin. Ĉar li intencis savi lin el iliaj manoj X; ŝi diris al la knabino: «Vi estas tiel bela […], ke mi devas fari al vi donacon» (ĉar tio ĉi estis feino, kiu […]) Z. ☞ nome, efektive.
II - Subjunkcio, indikanta, ke la enkondukita prop. estas la motivigo aŭ la kaŭzo de la ĉefpropozicio, antaŭa aŭ sekva: bone, ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon Z; ĉar ni decidis kunvenadi ĉiujare, tial ni devas klarigi al ni, por kio ni kunvenas Z; ne voku diablon, ĉar li povas aperi Z; mi ĵuras, ke, ĉar vi faris tiun aferon, tial mi benos vin X; la vortoj staras tie ĉi en akuzativo, ne ĉar la prepozicioj tion ĉi postulas, sed nur ĉar ni volis esprimi direkton Z; mi faris tion ĉi, ne ĉar mi envius liajn laŭrojn Z; (elipse) junul’ freneza, ĉar ambrula. ☞ tial ke, pro tio ke.