PIV · 15634
★tial
★tial. Pro tiu kaŭzo, motivo: hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn Z; la homoj ne komprenas unu la alian k tial ili tenas sin fremde unu kontraŭ la alia Z; ĉar vi forĵetis ĉiujn miajn konsilojn, tial mi ridos ĉe via malfeliĉo Z; ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj Z.
tial, ĉar;
tial, ke. Kunmetita subjunkcio, signifanta: «pro tio, ke»: mi petas tion ĉi tial, ĉar mi scias la inklinon de la plimulto da homoj Z; mi devas peti la leganton ne preni tro facile (neserioze) miajn rimedojn de solvo sole nur tial, ĉar ili aperos al li eble kiel tro simplaj Z; ĉiuj ŝatis E-on nur tial, ke ĝi alproksimigas reciproke la korojn de la homoj Z; se Volapük akiris certan nombron da adeptoj, tio ĉi estas nur tial, ke la ideo de lingvo tutmonda estas alta k alloga Z.
tiala. Rilata al la dirita kaŭzo: oni devas decidi pri la celoj de la du kunsidserioj, por eviti la duoblan laboron k la tialan perdon de tempo.