PIV 2026 · Artikolo 18130

★tia

Litero T★ Fundamenta

★ tia
1 de tiu eco, speco, grado, naturo k.s.: neniam antaŭe li estis en tia maldelikata kaj needukita kompanio Z en tia aŭ alia formo mia plano estas tia Z kio kaŭzis tian grandan
Ribelon ? Z
ĉu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon? FE pacienci post tiaj indignindaĵoj! Z tiajn krudajn vortojn mi neniam aŭdis
kun konsekvenca subpropozicio regis tia mallumo, ke oni ne multe povis distingi Z Esperanto ne estas ankoraŭ en tia feliĉa stato, ke ĉiu povu nur tiri el ĝi profiton Z
kun elipso de substantivo tiaj personoj kiel mi, ne atakas are unu homon B
2 uzata kiel ekkria adjektivo: tia homo mortis! Z
3 uzata por anonci rilativon kaj montri komparon pri eco aŭ speco: kia patro, tia filo Z kia ago, tia pago Z mi prenos la robon tia, kia ĝi estas ĉiu privata esperantisto povas havi tiajn konvinkojn aŭ fari tiajn agojn, kiajn li volas Z ĝia uzado de la artikolo estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj FE tiaj argumentoj, kiuj estas plenigitaj per multo da citatoj Z la okuloj radiis nun per tia bela brilo, kiun ili antaŭe ne havis Z kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas Z mi al vi montros,
Spegulon tian, kie vi ekvidos
La plej profundan vian internaĵon Z
4 uzata predikative por reprezenti adjektivon: la tuta familio sentis sin feliĉa, kaj tia ĝi efektive estis Z tio farus ilin plej efektive frenezaj, kaj tiaj ili sen tio fariĝos Z por ke lingvo estu universala, ne sufiĉas nomi ĝin tia ULi
5 uzata predikative por reprezenti nedifinitan substantivon: la sinjoro estas nobelo, kaj vi ne estas tia Z al tiuj sufiksoj estas donita la signifo de memstaraj vortoj, kaj kiel tiaj ili estas lokitaj en la vortaro Z
1 Vidu ia ① Rim.
➞ tiaĵo.
tia kaj tia, tia-tia esprimo por eviti precize elnombri karakterizojn: se Vi estos en la librejo, aĉetu por mi tian kaj tian libron aŭ abonu tiun kaj tiun gazeton Z ĝi «esploris» la mondlingvan demandon kaj trovis, ke la sola ĝusta vojo estas tia-tia Z alproksimiĝu kaj sidiĝu ĉi tie, vi, tia-tia MT ➞ tiu kaj tiu.