← Reen al T

PIV · 15746

★tiu

tiu. Morfemo uzata:
I - kiel determinanto de subst.:
por montri personon aŭ objekton, kun aŭ sen gesto: ĉu ĝi estas tiu juna kortegano, kiu loĝas… – Jes, apud tiuj arboj Z; tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn Z.
por esprimi, ke la apuda subst. estas jam konata: en unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi [….] Z.
II - kun elipso de subst.:
ĉar tiu subst. troviĝas en la kunteksto aŭ parola situacio: kiu estas tiu (sk. «homo» aŭ «objekto»)?; forpelu ĉi tiun, k lasu la alian!; tiuj ĉi (sk. «homoj» aŭ «bestoj») estas denaskaj malamikoj;
por reprezenti jam priparolitan personon, kiam tiu persono ne estas la subjekto de la antaŭa prop. (tiu lasta): Jakob alproksimiĝis al Isaak k tiu lin palpis X; li rakontis al sia edzino pri la maljuna viro k pri la stana soldato, kiun li sendis al tiu Z.
por esti la korelativo de rilativo: plej bone ridas tiu, kiu ridas la lasta Z; kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj Z.
III - pron-e, anst. «la + subst. antaŭe menciita»: doktrino, apogita sur tiu de Platono; mi preferas la poemon de Lenau al tiu de Goeto.
tiu k tiu. Sintagmo uzata por eviti precizigi k elnombri serion da aferoj: novajn formojn oni devas doni kun la formoj malnovaj, aldonante la rimarkon, ke «la fundamenta formo estas tiu k tiu (malnova), sed en la literaturo plej ofte estas uzata la formo tiu k tiu (nova)» Z; (analoge) preĝu por mi, preĝu por tiu, edzino de tiu! B. tia-tia.