← Reen al T

PIV · 15633

★ti/o

ti/o. Montra pron., signifanta «tiu afero (aĵo, ideo k.a.)»: tio estas tre facila; de kio tio venas? Z; kion tio signifas?; tio ĉi estis feino Z; ĉu tio estas vi, Ivan?; tio estas ili, kiuj parolis al Faraono X; tio ĉi estas la ĉefa celo de niaj kongresoj Z; tio ĉi estis la unua fojo Z; tio, kion vi diras, estas tre grava; ŝi rakontis tion, kio okazis al ŝi Z; kion vi promesis, tion plenumu Z; ni parolis tion k alion Z; li ne similas al tio, kio li antaŭe estis Z; la dua kulpigo, kiun ni ofte devas aŭdi, estas tio, ke ni estas malbonaj patriotoj Z; la E-ismo celas nur al tio, ke ia taŭga k vivipova komprenilo inter la popoloj ekzistu Z; la danĝero de ilia atako konsistis en tio, ke ĝi estis kaŝite preparita Z; mi volis atentigi vin pri tio, ke en nia afero ĉio povas esti atingita nur per harmonio k konstanteco Z; ni memoru pri tio, ke niaj kongresoj estas antaŭparolo por la historio de la estonta interfratigita homaro Z; konforme al tio, kiel mi ordonis al vi Z; ĉio dependas de tio, kiel oni konsideras la aferon. ĝi.  esti 5.
tia.
I - Adj.:
Montra, k signifanta «de tiu eco, speco, grado, naturo ks»: neniam antaŭe li estis en tia needukita kompanio Z; en tia aŭ alia formo; mia plano estas tia Z; kio kaŭzis tian grandan ribelon? Z; ĉu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon? Z; pacienci post tiaj indignindaĵoj! Z; tiajn krudajn vortojn mi neniam aŭdis; (kun konsekvenca subpropozicio) regis tia mallumo, ke oni ne povis multe distingi Z; E. ne estas ankoraŭ en tia feliĉa stato, ke oni povu tiri el ĝi profiton Z; (kun elipso de subst.) tiaj, kiel mi, ne atakas are unu homon B.
tia-tia. Esprimo, uzata por eviti tro longan aŭ tro precizan montron: la Komitato diru, ke la sola ĝusta vojo estas tia-tia Z; alproksimiĝu, vi, tia-tia! Z.
Ekkria. kun la sama signifo: tia homo mortis! Z.
La sama, uzata kiel anoncvorto de rilativo k montranta komparon pri kvalito: kia patro, tia filo Z; kia ago, tia pago Z; mi prenos la robon tia, kia ĝi estas; ĉiu E-isto povas havi tiajn konvinkojn aŭ fari tiajn agojn, kiajn li volas Z; la uzado de la artikolo estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj Z; tiaj argumentoj, kiuj estas plenigitaj per multe da citaĵoj Z; ŝiaj okuloj radiis nun per tia bela brilo, kiun ili antaŭe ne havis Z; kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas Z; mi al vi montros spegulon tian, kie vi ekvidos la plej profundan vian internaĵon Z.
II - Montra adj. uzata predikative por reprezenti:
adj-on: la tuta familio sentis sin feliĉa, k tia ĝi efektive estis Z; por ke lingvo estu universala, ne sufiĉas nomi ĝin tia Z; tio farus ilin efektive frenezaj, k tiaj ili sen tio fariĝos Z;
nedifinitan subst-on: la sinjoro estas nobelo k vi ne estas tia Z; al la sufiksoj estas donita la signifo de memstaraj vortoj, k kiel tiaj ili estas lokitaj en la vortaro Z. Rim. Vd io Rim. 2.
tiaĵo. Io tia: tiaĵojn mi neniam diris.