← Reen al T

PIV · 15703

tinus/o

tinus/o
G. (Thunnus) de tre grandaj maraj fiŝoj (ofte 1,5−3 m longaj) el la ordo de perkoformaj, fam. de skombredoj, i.a.:
ruĝa tinuso (T. thynnus), kun ruĝa karno;
blanka tinuso (T. alalunga), kun blanka karno;
obeza tinuso (T. obesus), kun ruĝa karno.  tinusreto.
Sp. (Thunnus thynnus). Sin. ruĝa tinuso.
🍴 La karno de tinuso 1: enladigita tinuso; tinuso kun tomatsalato.