← Reen al Ĝ

PIV 2020 · 5580

★ĝi

ĝi. Pron., uzata por referenci aŭ al senseksa realaĵo aŭ al estaĵo, kies sekson oni ne bezonas precizigi: la tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra Z; la infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi Z.
ĝia. Rilata aŭ apartenanta al ĝi: mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo Z. ties. Rim. Arkaika estas la uzo far Z. de ĝi anst. tio: mi konvinkiĝis, ke la materialo por la vortaro devas esti romana-germana, ŝanĝita nur tiom kiom ĝin postulas la kondiĉoj de la lingvo Z; aŭ kiel anaforo de prop.: ĉu ĝi valoras, ke oni pro tio venenu al si la vivon? Z.