PIV 2026 · Artikolo 19408
ri
ri pronomo referenco al persono sen precizigi ties sekson: ri komencis prepari la koncernan juĝaferon jam en 2013, kiam la jurfirmao akceptis rin kiel senpagan klienton EGE se oni vere allogiĝas al iu, tio ofte signifas, ke oni ankaŭ ŝatas kaj respektas rin kaj ne deziras al ri malbonon KEr ➞ li ① 2, ĝi 5.
1 La pronomo ri estas neoficiala kaj ne estas ĝenerale akceptita. Ĝi estis unuafoje proponita en 1976. Ĝis ĉirkaŭ 2010 ĝi restis malofte uzata eksperimentaĵo, sed post 2010 ĝia uzado signife pliiĝis, ĉefe en junularaj rondoj en okcidentaj landoj.
2 Iuj uzas la pronomon ri nur pri neduumaj homoj.
ria de ri: la petinto plejparte fajfis pri miaj korektoj, kaj fine eĉ akuzis ke mi enpoŝigis rian honorarion IEr