PIV 2026 · Artikolo 9332
1★li
1 ★ li pronomo
1 referenco al virseksa estaĵo: iu venis; demandu lin, kiu li estas Z la patro ne legas libron, sed li skribas leteron FE mi vokas la knabon, kaj li venas FE melku bovon senfine, li lakton ne donos Z (substantive uzata) ĉiu «li» havas sian «ŝi» Z
2 referenco al homo, kies sekso estas nekonata aŭ nedifinebla: ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li FE ➞ tiu, ĝi 5, ri.
lia de li: Petro kaj lia edzino FE mi ridas lian naivecon FE paco al lia cindro! Z mia loĝejo estas apud la lia Z ➞ ties.