PIV 2020 · 15168
★ŝlim/o
★ŝlim/o
1 Akvomoligita tero aŭ simila substanco, demetiĝinta sur la fundon de akvujoj sen forta fluo: mi malleviĝis en la ŝlimon de la marĉo Z; mi flarsentas Nilan ŝlimon Z; la skarabo iris malsupren en la grasan ŝlimon Z; oni kultivas rizon en la fekunda ŝlimo de la delto. ☞ koto.
2 Tia substanco, eltirita el kuracfontoj, k uzata por kuracaj banoj.
ŝlima. Entenanta ŝlimon: la ŝlimaj bordoj de lageto; ŝlima vilaĝa vojeto.
ŝlimi (ntr) Demeti ŝlimon (pp rivero ks).
ŝlimejo. Loko en herbejo, vojo k.a., kie formiĝis kavo kun ŝlimo.
enŝlimiĝi. Fali, profundiĝi en ŝlimon.
senŝlimigi. Forigi la ŝlimon: senŝlimigi lageton.