PIV 2026 · Artikolo 15167
ŝlifi
ŝlifi tr fasoni aŭ glatigi malmolan objekton per forta frotado forigante superfluajn partojn: meteoritoj konsistas plej ofte el diversaj kungluiĝintaj ŝtonoj. Tion oni povas tre bone observi, se la objekto estas segita kaj ŝlifita WKl ĉiuj ŝtonoj estis ŝlifitaj kaj glatigitaj de la maro Z ➞ poluri, erodi, abrazii.