PIV 2020 · 1463
★aven/o
★aven/o
1 🍁 G. (Avena el poacoj) de unujaraj herboj kun spiketoj pendantaj sur longaj, maldikaj pedunkletoj k konsistantaj el po 2−8 floroj komune kovritaj de glumo k individue de glumetoj; ĉ. 25 sp-oj el la mezvarmaj regionoj de Eŭropo, Azio k Afriko, el kiuj la
kultiva aveno (A. sativa) estas ekonomie grava.
2 👥 Sp de aveno (kultiva aveno) k precipe ties grajnoj uzataj kiel karakteriza nutraĵo por ĉevaloj, sed ankaŭ en diversaj formoj kiel manĝaĵo por homoj: 🍴 avenkaĉo; avenflokoj.