PIV 2026 · Artikolo 4612

flokso

Litero F

flokso BOTA florplanto, unujara aŭ plurjara herbo aŭ tufarbusto, kun plej ofte kontraŭe duopaj folioj; kun brile koloraj floroj kaj ĉiu floro produktas kapsulon kun unu relative granda semo; el Nord-Ameriko kaj nordorienta Azio, multaj specioj kaj kultivoformoj ĝardene kultivataj. genro Phlox ➞ polemoniaco.