PIV 2026 · Artikolo 12486
polemonio
polemonio BOTA herbo el Eŭropo, Azio kaj Ameriko, kun plume kunmetaj folioj, kun regulaj, sonoril- aŭ funel-formaj floroj, unuopaj aŭ en pli-malpli densaj cumoj, kaj kun kapsuloj unuope ĉirkaŭitaj de daŭra kaliko; pluraj specioj estas orname kultivataj. genro Polemonium ➞ polemoniaco.
polemoniaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas polemonio. membro de la familio Polemoniaceae (polemoniacoj)