PIV · 9824
malus/o
malus/o 🍁 G. (Malus el rozacoj) de falfoliaj arboj k arbustoj kun simplaj folioj, kun 5-sepalaj k 5-petalaj, blankaj, rozaj aŭ ruĝaj floroj k kun fruktoj (ŝajndrupoj nomataj pomoj) ambaŭfine konkavaj (kvazaŭ enpremitaj); ĉ. 55 sp-oj el la mezvarmaj regionoj de la N hemisfero; multaj sp-oj k kf-oj kultivataj, iuj por ornama floraro, aliaj por manĝeblaj fruktoj. Sin. pomarbo 2.
doma maluso. Sp. de maluso (M. domestica), arbo origina el C Azio, hejma en Eŭropo ekde prahistorio, vaste kultivata por la produktado de pomoj 1. ☞ pomarbo 1.
sovaĝa maluso. Sp. de maluso (M. sylvestris, sin. M. acerba), sovaĝa, tre parenca al la doma maluso.
malusoideoj. Subfam. (Maloideae, sin. Pomoideae el rozacoj) karakterizata de gineceo el 2−5 karpeloj malsupraduone kuniĝintaj en receptaklon, de malsupera ovario k de karna frukto (ŝajndrupo, konsistanta el la karpeloj kuniĝintaj kun la karniĝinta kaliko) ĝenerale el 5 kameroj kun parieto pergameneca (ĉe pomarbo), dise sklera (ĉe pirarbo) aŭ lignomalmola (ĉe kratago, mespilo).