PIV 2020 · 7369
kapsik⁹o
kapsik9o
1 🍁 G. (Capsicum el solanacoj) de unu- k plur-jaraj herboj ĉebaze ofte lignecaj, kun integraj, ovalaj aŭ elipsaj folioj, kun 5-nombraj, blankaj, violetaj aŭ verdetaj floroj k kun karnaj fruktoj (beroj), kies placentoj portas renformajn semojn po multaj; 10 sp-oj el tropika Ameriko, du multe kultivataj en la mezvarmaj k tropikaj regionoj:
duonligneca kapsiko (C. frutescens), kun malgrandaj, ege akraj fruktoj, el kiu oni preparas i.a. la Kajenan pipron.
unujara kapsiko (C. annuum), kies multaj kf-oj diversas laŭ la formo, koloro k gusto de la fruktoj uzataj por ornamo aŭ kiel legomo (grandaj, ne akraj fruktoj) aŭ spico (malgrandaj, akraj fruktoj). ☞ papriko, ruĝa pipro.
2 👥 Frukto de kapsiko 1: neakra, akra, akrega kapsiko. Sin. kapsikofrukto.
kapsikofrukto. Kapsiko 2.
kapsikino Ⓚ Ege akragusta substanco en kapsiko 2, precipe en ties placentoj.
pseŭdokapsiko 🍁 Sp. de solano (Solanum pseudocapsicum), malgranda tufarbusto kun lancetformaj aŭ oblongaj folioj, kun malgrandaj, blankaj floroj k kun globaj beroj tre ruĝaj, malofte flavaj, venenaj; origina el Madejro, pororname kultivata, naturigita en multaj landoj.