PIV 2020 · 12238
★pipr/o
★pipr/o
1 Sekigitaj k eventuale pulvorigitaj fruktoj de piprarbusto 1, havantaj pikan guston k uzataj kiel spicaĵo.
2 (f) Tre pikanta, aŭ eĉ maldeca spritaĵo.
blanka pipro. Sekigitaj fruktoj de nigra pipero, el kiuj oni forigis la nigran ŝelon.
Kajena pipro. Sekigitaj k eventuale pulvorigitaj, tre akragustaj fruktoj de sp. de kapsiko (duonligneca kapsiko).
nigra pipro. Sekigitaj fruktoj de nigra pipero, havantaj sian nigran ŝelon.
ruĝa pipro. Papriko 1.
pipra. Entenanta pipron: pipra raguo, pipra rakonto.
pipri (tr) 🍴 Spici per pipro.
piprujo
1 Vazeto, entenanta pipron por la uzado ĉe manĝotablo.
2 Piprarbo, piprarbusto, piprherbo.
nigra piprujo 🍁 Nigra pipero.
piproarbusto 🍁
1 (ss) Liano aŭ grimpa arbusto de la g. pipero (precipe nigra pipero), liveranta pipron.
2 (vs) Pipero. Rim. Ĉar la g. pipero enhavas ne nur arbustojn sed ankaŭ herbojn k precipe lianojn, piprujo aŭ pli bone pipero estas en tiu senco 2 preferindaj.
kavaopiprujo. Kavao 1.
ŝajnpiprujo. Molio.