PIV · 12878
prostitu²i
prostitu2i (tr) Devigi homon disponigi kontraŭ pago sian korpon al aliaj homoj, por la kontentigo de ties seksaj deziroj: ne senhonorigu vian filinon, prostituante ŝin X; (f) prostitui sian talenton. ☞ malĉasti.
prostitui sin. Plenumi, profesie aŭ laŭokaze, seksajn servojn kontraŭ pago.
prostituo. Ago de tiu, kiu prostituas.
prostituado. Socia fenomeno, laŭ kiu homoj estas prostituataj: leĝo kontraŭ la prostituado; prostituado sankta (evi = hieroduleco).
prostituejo. Bordelo.
prostituiĝi. Prostitui sin.
prostituisto. Homo, kiu profesie ekspluatas la prostituadon.
prostituito, prostituitino. Vir(in)o, kiu perlaboras, prostituante sin. Rim. Pro la senco pasiva k perfektiva de it, prostituit(in)o tre malĝuste spegulas sian difinon. La vorto amorist(in)o estas pli rekomendinda.