PIV 2026 · Artikolo 4467

fiki

Litero F

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. fikil/o
  2. forfikiĝ/i
  3. pugfiki
fiki (familiare)
1 (striktasence)tr dum seksumado penetri ies vaginon per peniso: fremdan edzineton fiku,
al najbaro helpi streba GWa
la portugaloj fikis la restantajn indiĝeninojn GLe
2 (vastasence) tr dum seksumado penetri ies korpan malfermaĵon (vaginon, anuson, buŝon) per peniso: la virinojn ĵetu en oceanon, kaj la virojn ni fiku LBe
3 (eĉ pli (vastasence)) tr dum seksumado kun aliulo kaŭzi penetradon de korpa malfermaĵo (vaginon, anuson, buŝon) de la alia aŭ de si mem: ŝi fikis alian knabinon ŝi fikis lin
4 (ankoraŭ pli (vastasence)) ntr seksumi; sekskuniĝi: ĉu vi venis por fiki aŭ por telefoni? LBe mi fikis kun Elias PMä ŝi fikas diine LBe
5 MEDI ntr koiti.
➞ amori, koiti, kopuli 1, seksumi, sekskuniĝi.
fikilo
1 peniso. ➞ kaco.
forfikiĝi (malŝate) forkuri aŭ malaperi: la usona vicministrino taskita pri Eŭropo ekkriis: «Eŭrop-Unio forfikiĝu!» MD
pugfiki sodomii.