← Reen al K

PIV 2020 · 8436

kopul/i

kopul/i (ntr) Fari kopuladon inter si.
kopulado
Seksa kuniĝo de vir- kun in-seksa individuo, per kio ebliĝas la pluiĝo de la specio: la emo al kopulado estas kvazaŭ la malsato de la specio; interna kopulado (la peniso penetras en la inajn reproduktiĝajn vojojn); ekstera kopulado (la virseksulo estas senpenisa, ekz. ĉe multaj fiŝoj k amfibioj).
Procezo, per kiu vir- k in-seksa elementoj kuniĝas: gametoj morfologie diferencaj aŭ similaj, unuĉelaj individuoj (ĉe iuj protozooj, iuj verdalgoj), fungaj hifoj, seksorganoj (ekz. gametujoj de iuj fungoj: gametuja kopulado).