← Reen al V

PIV · 16642

★violon/o

violon/o 𝅘𝅥𝅰 Kvarkorda arĉa instrumento kun kordoj frotataj: Jubal estis la patro de ĉiuj, kiuj ludas violonon k fluton Z; la unua cito de violono venas de 1529; violono de Stradivario; ne el ĉiu ligno oni faras violonon Z; se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon Z. kejlo, ponteto, selo, sontabulo.
violoni (ntr) Ludi violonon: (f) la aŭtuna vento violonas tra la arboj.
violonisto. Artisto, ludanta violonon: la unua, dua violonisto en orkestro.
violonujo. Ujo, por enteni violonon dum transportado.