PIV · 369
aktinidi/o
aktinidi/o 🍁 G. (Actinidia el aktinidiacoj) de dioikaj aŭ poligamiaj arbustoj ĝenerale grimpaj, kun blankaj aŭ flavetaj floroj en cumoj aŭ korimboj, k kun fruktoj (beroj) ĝenerale manĝeblaj; 40 sp-oj el Azio, i.a. la bone konata
Ĉinia aktinidio (A. deliciosa, sin. A. chinensis), hejma en E Azio, kultivata en multaj regionoj ne tro malvarmaj, i.a. en Nov-Zelando, por bongusta bero riĉa je vitamino C.