← Reen al R

PIV · 13448

★rib/o

rib/o.
I - 🍁
G. (Ribes el grosulariacoj) de tufarbustoj kun plejofte mane lobaj, larĝaj folioj, kun floroj unuopaj aŭ en glomeruloj aŭ grapoloj, k kun plursemaj beroj; ĉ. 150 sp-oj el la N hemisfero k S Ameriko, multaj kultivataj por ornamo aŭ por manĝebla bero. groso.
👥 La malgranda, manĝebla bero de iuj sp-oj de ribo, precipe de la ruĝa k de la nigra ribo. Sin. ribobero.
dorna ribo 🍁 Sp. de ribo (R. uva-crispa, sin. R. grossularia). Sin. groso 1.
nigra ribo 🍁 Sp. de ribo (R. nigrum), el Eŭropo k Azio, kies ĉiuj verdaj partoj surhavas malgrandajn, flavajn glandojn, enhavantajn esencon karakterize odoran; kultivata por folioj k burĝonoj medicine uzataj k por globaj, nigraj beroj utiligataj i.a. por siropo, ĵeleo, glaciaĵoj k konfitaĵo.
ruĝa ribo
🍁 (ss) Sp. de ribo (R. rubrum), el Eŭropo k Azio, kun ruĝaj, acidetaj beroj.
(vs) Ruĝa ribo 1, du subsp-oj el tiu ĉi, tre parenca sp. (R. petraeum) k diversaj hibridoj inter ili; kultivata por globaj, ruĝaj – ĉe kelkaj kf-oj blankaj (blanka ribo) aŭ rozaj – beroj manĝataj krudaj aŭ uzataj por i.a. suko, ĵeleo, konfitaĵoj.
ribozo Sukero (pentozo), eltrovita en beroj de ribo, CH2OH(CHOH)3CHO; parto de la molekulo de la ribonukleaj acidoj. ribo II.
ribobero. Ribo 2.
deoksiribozo Sukero (pentozo), kiu diferencas de ribozo nur pro manko de unu atomo de oksigeno, CH2OH(CHOH)2CH2CHO; parto de la molekulo de la deoksiribonukleaj acidoj. ribo II, nukleo.
II - ribozo (en kunmetaĵoj).  riboflavino (Vd flava), ribonuklea acido, deoksiribonuklea acido (Vd nukleo).
ribosomo Enĉela, submikroskopa grajneto, konsistanta el ribonuklea acido (RNA) k proteino, ĉe kiu okazas la sintezo de proteinoj.
ribosoma. Rilata al ribosomo: ribosoma RNA.
plurribosomo, poliribosomo. Aro de ribosomoj, kunigitaj de mesaĝa RNA, k kiu sintezas proteinojn.