PIV · 5472
★gros/o
★gros/o
1 🍁 Sp. de ribo (dorna ribo), dorna tufarbusto kun beroj acidetaj, haraj, ruĝaj, verdaj aŭ flavaj, ĝenerale globaj k unuopaj; hejma en Eŭropo k N Afriko, ĝardene vaste kultivata por manĝeblaj beroj multe uzataj i.a. por fruktokaĉo k konfitaĵo. ☞ ribo, grosulario.
2 👥 Frukto de groso 1. Sin. grosbero.
grosujo, grosarbusto. Groso 1.
grosbero. Groso 2.