← Reen al G

PIV · 5473

grosulari/o

grosulari/o 🍁
(ark.) Alia nomo (Grossularium, nomenklature ne legitima) de ribo.
(ark.) = groso.
grosulariacoj. Fam. (Grossulariaceae) de dukotiledonaj plantoj – arboj, arbustoj k arbustetoj – dornaj aŭ ne, kun akselaj aŭ apeksaj grapoloj el epiginaj floroj, karakterizataj de (3)5(9) sepaloj ofte petalecaj, (3)5(9) petaloj k 5 stamenoj, k kun beroj; ĉ. 150−330 sp-oj el 2−24 g-oj, i.a. ribo.