← Reen al G

PIV · 5474

★groŝ/o

groŝ/o
Centono de aŭstra ŝilingo.
Dekono de germana marko.
(f) Tre malgranda monero: ili drinkis ĝis la lasta groŝo Z; skribi recenzojn pro la groŝo Z; en malfacila horo eĉ groŝ’ estas valoro Z; kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas Z; nuda k kruda, sen groŝo en poŝo Z. speso.
groŝa. Rilata al groŝo: speza k groŝa kalkulado de malriĉeco Z.
bazargroŝo. Makleraĵo farita de bazarvendistoj al servistoj, intendantoj ks.
Petrogroŝo. Monofero al la papo.