PIV 2020 · 15242
ŝveb³i
ŝveb3i (ntr)
1 ♉ Resti kvazaŭ pendanta en la aero, kun etenditaj, ne moviĝantaj flugiloj: la nizo longe ŝvebis; (f) la spirito de Dio ŝvebis super la akvo X.
2 ✈ Flugi ĉirkaŭe malrapide, ĉe proks. la sama nivelo, super la sama loko: la aviadilo ŝvebis super la aerodromo, atendante la alteriĝan permeson. ☞ glisi.
3 (io konkreta) Resti pendanta en aero, preskaŭ ne ŝanĝante la lokon: super la marĉejo ŝvebas densa nebulo Z; grizaj nuboj ŝvebis super la vintra pejzaĝo; la ĉielo, tiu ŝvebanta senbrua oceano Z; mantelo el nigra veluro ŝvebas super la ĉevalo Z; (analoge) la peza ŝtono fariĝis ŝvebanta, dancanta, aere malpeza junulino Z; belaj knabinoj, graciaj k flugetantaj, ŝvebis dancante tien k reen Z. ☞ flirti.
4 ☐ Ⓚ Resti en akvo, nek supriĝante nek malsupriĝante: korpo povas flosi, ŝvebi aŭ sinki laŭ sia specifa pezo; eroj de solido pli-malpli longtempe ŝvebas en likvo post agitado.
5 (pri io, rigardata kiel nemateria) Daŭre restadi, preskaŭ senŝanĝe, en loko, en imago ks: ŝvebas en la aero ebriiga odoro de siringoj; kanzonoj ŝvebis tra la silenta arbaro; tiu vizaĝo en la rememoro ankoraŭ ŝvebas antaŭ mia animo Z; ideo, kiu ŝvebas en la aero; tio (sento), kio jam ŝvebis al ili sur la lango Z.
6 (f) Restadi necerta, nedecidita: dum du tagoj li ŝvebis inter vivo k morto; la proceso ankoraŭ ŝvebas; ni vivas en la streĉo de l’ necerto, super ni ŝvebas la hazardo; strangaj famoj ŝvebas en la internacia atmosfero. ☞ flosi, naĝi.
ŝvebo, ŝvebado. Ag(ad)o de iu, io ŝvebanta: la ŝvebado de glisilo, de nebuleto; la animo de Hamleto ŝajnas en konstanta ŝvebado inter la dubo k la decido.
ŝvebo ♧ Poezia licenco, per kiu la ritmo provizore forŝoviĝas k anst. jambo aŭ trokeo oni ricevas pirikon.
ŝvebaĵo Ⓚ Suspensio 2.
ŝvebigi. Suspensiigi.
ŝvebero. Suspensiero.
alŝvebi. Alproksimiĝante, ŝvebi: la figuro alŝvebis tute proksime al ŝi Z.
ĉirkaŭŝvebi (tr) Ĉirkaŭirante, ŝvebi: aro da birdoj ĉirkaŭŝvebis la malnovan turon; (f) revoj de l’ pasintaj tempoj min ĉirkaŭŝvebas; super ili eksonis la nevidebla sankta sonorilo, ĉirkaŭŝvebata de sanktaj spiritoj Z.
enŝvebi. Eniri, ŝvebante: ĉiuj sonĝoj denove enŝvebis Z.
preterŝvebi, traŝvebi. Preterpasi, trapasi, ŝvebante: en la ĝardeno preterŝvebis juna knabino Z; traŝvebis antaŭ ŝi aperaĵo Z.