PIV · 4622
★flos/o
★flos/o
1 Aro aŭ kunaĵo da arbaj trunkoj, ĵetitaj en riveron por ke la fluo ilin transportu: ni hakos lignon, k ni sendos ĝin al vi per flosoj sur la maro X.
2 Similspeca traba kunaĵo, konstruita por transporti homojn aŭ diversajn materialojn, aŭ kiel savaparato sur ŝipo.
flosi (ntr)
1 Resti sur likvo, ne enprofundiĝante: flosas malplena barelo, seka ligno, ŝipruina tabulo; flosanta doko, baterio. ☞ naĝi, ŝvebi. ➞ flosforto, floslinio, flosponto, flosvojo.
2 (pp homo) Naĝi, kuŝante dorse sur la akvo kun rigida korpo, k movante nur la manojn.
flosado
1 Stato de io, kio flosas.
2 Dorsa, rigida naĝmaniero.
3 Metodo de disigo de pezaj k malpezaj eroj en miksaĵo.
flosaĵo. Ia ajn flosanta korpo, peco.
flosigi. Transporti per floso: flosigi lignon al segejo, arbojn ĝis la haveno; la litvanoj faras komercon kun Prusujo, flosigante grenon G; flosigitaj trunkoj. Rim. Z. uzis unufoje flosi anst. flosigi: mi flosos ilin (la arbojn) sur la maro X.
flosigado. Transportado per flosado.
flosilo
1 Objekto aŭ ilo, kiu flosas, servanta por montri nivelon aŭ rapidecon de fluo, aŭ por subteni ion en akvo: korka flosilo de hokfadeno; flosilo en karburilo; flosilo de fiŝreto.
2 ✈ Hermetika korpo, kiu donas flospovon k stabilon al hidroplano aŭ amfibia aparato sur la akvo, k ebligas al ĝi ekflugi k suriĝi: ĉefa, pintala flosilo.
flosisto. Laboristo sur flosoj.
surflosebla. Tia, ke oni povas flosigi lignon sur ĝi.