← Reen al S

PIV 2020 · 15038

suspensi/o

suspensi/o
Tuto de la aranĝo, kiu ebligas al korpo, aparato, parto de maŝino ks pendi de supraĵo per elastaj rimedoj, kiuj certigas tamen ĝian stabilecon: kardana suspensio; oleopneŭmata suspensio de aŭtomobilo; pendosuspensio.
Tuto de likvo k de tre subtile diserigitaj eroj de solido, miksitaj al, sed ne solvita en ĝi: partetoj el argilo en suspensio en la akvo. Sin. ŝvebaĵo. emulsio, solvaĵo.
suspensiaĵo Io en suspensio.
suspensiero Solida konsistiga elemento de suspensio 2: suspensieroj de argilo en akvo. Sin. ŝvebero. koloidero, micelo.
suspensiigi. Fari ion suspensio 2. ŝvebigi.
suspensioido Koloido, kiu laŭ siaj ecoj proksimiĝas al suspensiaĵo. emulsioido.