PIV 2020 · 3836
emulsi¹o
emulsi1o
1 ☐ Ⓚ Likvo, en kiu mikroskope videblaj eroj estas stabile dispersitaj k ne portas elektran ŝargon, sed estas stabiligitaj de speco de akvomantelo: lakto estas natura emulsio; moruhepata emulsio; la larma fluidaĵo fariĝas speco de ŝaŭma emulsio Z. ☞ suspensio.
2 📷 Miksaĵo de gelato kun lumimpresiĝema substanco: emulsio el arĝenta bromido.
emulsii (tr) Fari ion emulsio.
emulsieblo Ⓚ Tiu grado de povo formi emulsion, kiun havas iu likvo.
emulsianto, emulsiantaĵo ☐ Ⓚ Substanco ebliganta la formiĝon de emulsio el nature nemikseblaj enmetaĵoj: lecitino, ovoflavo (ekz. en majonezo) estas emulsiigantaĵoj.
emulsiilo. Aparato por emulsii.
emulsiazo Ⓚ Enzimo, kiu katalizas la malkomponon de beta-emulsiglukozidoj, ekz. migdalozidon.
emulsiino = emulsiazo.
emulsioido. Koloida solvaĵo, simila al emulsio.