PIV · 9208
lecitin/o
lecitin/o Ⓚ Flava, vakseca fosfolipido (fosfatidil-kolino), grava konsistaĵo de la ĉelaj membranoj, abunda en la ovoflavo, laktumo, cerbo ks; refortiga nutraĵo, aparte por la nervosistemo, grava natura emulsianto: la lecitino de ovoflavo ebligas la emulsiadon de majonezo. ☞ fosfatido, kolino.